WordPress estas unu el la plej popularaj blogaj programoj. Ĝi funkcias per la programlingvo PHP. Se vi volas blogi per WordPress en Esperanto, kaj se vi havas aliron al servilo, en kiu vi povas instali PHP-aĵojn, tiam vi eble volas elŝuti tradukon de ĝi en Esperanton. Haveblas nun du versioj:* Esperantigo de WordPress 2.5.1 (ĉ. 2,1 megabitokoj) – Tio ĉi estas versio 1.0 de la Esperanta traduko de WordPress 2.5.1. La tradukolaboron vi povas sekvi ĉe la testoblogo de la tradukoteamo. * Esperantigo de WordPress 2.5 (la antaŭa versio) (ĉ. 2,1 megabitokoj). Unue malzipu (per zip-programo), kaj poste legu la klarigojn en “legumin.txt” aŭ “readme.html”. Ĝojan blogadon!